2016-12-31

vintra silento ... hajko



fluantaj nuboj 
super vintra arbaro ...
la mondo svenas


stela brileto
ja pruvo de l'ekzistad' ...
jarfina sojlo


alia mondo
enlumas tra la luno ...
vintra silento


hejmen rapide
ruĝ-lampa procesio
ho! kristonasko


aŭskultu neĝon ...
mallaŭte murmuri al 
iu sensence




2016-11-28

falo de glanoj ... hajko


or-luma eĝo
krozadas en la nuboj ...
aŭtuna leĝo


bela soleco ...
jen ŝelo de pasio
ruĝa kapsiko


falo de glanoj ...
ruliĝante fariĝas
ovo de kosmo


ni ludu kune
hej! s-ro alt-ombro ...
aŭtuna vesper'


intermiksite
pleniĝo je aŭtuno
ho! herbokampo



signo de vintro ...
matena ruĝ' el fendo
en grizaj nuboj




2016-10-31

trista vaganto ... hajko



supren rigardi ...
ĥaoso farita de
aŭtunaj birdoj



trista vaganto ...
nebulpluvo veadas
tra la kvartalo



jen silueto ...
alt-flugas aŭtuna korv'
en vesper-ruĝo



jen blanka ombro
super arĝentaj herboj
la luno restas



ho, Monto Fuĵi
neĝokovrita pinto
plinto de nuboj