2015-08-17

la sorĉa vorto en somero ... hajk-eseo


En Japanio oni havas specialan amuzon kiu estas farita nur en  somera nokto. Tio estas aŭskulti fantom-rakontojn. Somero estas tro varme sufoka. Se oni aŭskultas horor-rakontojn en tia nokto, verŝajne oni povas eskapi el varmego psike sed ne fizike. Oh, kiel paliative!
Nu, mi parolu pri unu popol-legendo. Tiu estas skribita pri MUĴINA, kiu estas japana termino nome melo. Oni kredas ke meloj metamorfozas sin kaj trompas homojn. (La MUĴINA-rakonto estas skribita de Lafcadio Hearn)

-------------------- MUĴINA----------------------

 Sur la Akasaka Vojo en Tokio troviĝas malgranda monteto nomita “kii-no-kuni-zaka”. Mi ne scias kial ĝi havas tian nomon. Sur unu flanko de la monteto troviĝas antikva kanalo, vasta kaj profunda. Sur alia flanko troviĝas la longa kaj alta muro de kastelo. Tiu loko estis malluma kaj senhoma. Neniu venis tien post sunsinko ĉar MUĴINA ofte aparis tie.
La lasta viro kiu vidis muĵina-n estis maljuna komercisto de Kiobaŝi. La komercisto mortis antaŭ ĉirkaŭ tri dek jaroj. Tio estas la rakonto kiu li parolis al mi :

Unu malfru-nokton li rapidis la vojon ĉe kii-no-kuni- zaka. Tiam li vidis virino stari proksime de la kanalo. Ŝi estis sola kaj ploris kun malĝoja voĉo. Li timis, ke ŝi povus ĵeti sin en la kanalon por morti sin. Kaj li haltis por helpi ŝin. Ŝi estis gracia junulino kiu bele vestiĝis.
"Fraŭlino!" li kriis, "fraŭlino, ne ploru tiel. Rakontu al mi. Kio okazis al vi. Eble mi povas helpi vin."
Sed ŝi deturnis de li, kovris sian vizaĝon per la manoj kaj daŭris ploradon.
"Fraŭlino, bonvole demandi al mi. Tiu loko ne konvenas al junulino. Kial vi ploradas?"
Li ĝentile metis sian manon sur ŝia ŝultro, kaj diris " fraŭlino, fraŭlino, fraŭlino, aŭskultu min iomete."
Tiam la "fraŭlino" returnis sin kaj malkovri la manojn de la vizaĝo. La viro vidis ke ŝi havis kaj neniajn okulojn kaj nenian nazon kaj nenian buŝon.
Li vekiris kaj forkuris. Li kuris supren ĉe la deklivo. Li tiel timis ke li ne povis returni la kapon. Fine li vidis fore lumon kaj iris tien. Tiu estis malgranda ĉaro-butiketo de fagopiraĵo. Tuj kiam li alvenis tie, li falis sur la genuojn kaj kriis, "Ho ve, ho ve!"
"Hej, sinjoro!" sovaĝe kriis la fagopiraĵo-vendisto. " Kio okazis al vi? Ĉu vi ricevis vundon?"
"Ne, mi ne vundiĝis. Fakte..ke ..., Oh ve! oh ve! mi vidis junulinon apud la kanalo..." la timanta viro klarigis, " ŝi montris sian viza.....oh,ve! mi ne povas diri al vi eĉ kion mi vidis..."

"Nu, ĉu vi vidis  ion kiel ĉi tion?"
kriis la vendisto, tuŝante sian vizaĝon mem.
Momente lia vizaĝo ĵus faris glata kiel ovo....Kaj la lumo estingiĝis.
-------------------------------------------------------

Ĉu vi sentis kavazaŭ trakurus frosto en spino?


somera nokto ...
momente frostiĝi per
la sorĉa vorto



No comments:

Post a Comment