2018-01-31

jen blanka spiro ... hajko



lo! sun-diino ...
prilumu kaj purigu
ankaŭ ĉi-jaron

Japanoj ĝenerale komparas la sunon kun diino, kaj diigas ĝin.



vintra ĉielo ...
la kamforarbo staras
kiel impone


via saluto
ankaŭ mia respondo ...
jen blanka spiro







1 comment:

  1. Belaj! permesu, ke mi dividu en fb-a grupo, Hajkoj en Esperanto!
    Amike
    Elizabeta Tuboly

    ReplyDelete