pro melankoli',
ĉu tiel koloriĝas,
karaj folioj?
malnova templo ...
falfoliaj punktadoj
voje pleniĝas
serena aŭtun'...
ardezbluaj gradiĝoj
en ĉen' de montoj
en atletikej'
kuradsono forpasis ...
aŭtuna luno
farbito velkis...
la semoj maturiĝas
kaj maturiĝas
No comments:
Post a Comment