La renkonto kun ĉiu hajko estas trezoro, ĉar ĝi neniam ripetiĝas en la tuta vivo. eterna momento. hajko en esperanto.
2010-12-31
hajkoj en decembro
lunlumo verŝas,
superregas tenebron...
pasas decembro
tranĉa tenebro...
vintra luno eltenas
izolitecon
vintra ĉielo...
kiam mi retruniĝis,
jen fluganta korv'
Kristnaska kanto
ŝvebas el olda radi' ...
aroma teo
vintra pluveto...
al la sensenta mano,
kruele frapas
falfolia ĝem'...
vaganto en la vivo
ploras senvoĉe
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment