moviĝaj nuboj
la ĉielo ja vintras
domego pezas
laŭ onidiro
falsteloj devus fali
fru-vintra nokto
silenta viro
sunumas sian dorson
tago de vintro
lumoj de l' urbo
ĉiu fenestro estas
la vintra stelo
vintra stelaro
sono de lasta trajno
pli kaj pli foren
No comments:
Post a Comment