postkuri aŭton
la plenluno ĉirkaŭas
vintran ŝoseon
bonan novjaron
kontraŭ matena suno
elspiro blankas
novjaro ekas
korvo transflugas sola
movan ĉielon
elkrepuskiĝo
velkintaj branĉoj pikas
freskan ĉielon
resaltaj lumoj
la plena luno restas
en klara frosto
No comments:
Post a Comment