2012-08-29

Studkunveno de Esperanta hajko ... la unua


Hodiaŭ ni malfermu studkunvenon de esperanta hajko. Karaj! Mi dankas vin ĉiujn pro la afabla ĉeesto. Kiom da partoprenintoj ni havas? Unu, du, tri...jes? Kiel ĝene! Ni ne bezonas nombri je vi.
Nu, la studkunveno celas plialtigi kvaliton de esperanta hajko. Nature, ni ĉiuj hajkas por ĝui la vivon en la vana mondo. Sed povas esti ke iu havas malsaman opinion. Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Sed tamen, forgesu ke se vi ne sentas ĝuon la hajko estas vana.
La temo por hodiaŭa studkunveno estas "fragmento  en hajko". Alivorte temas pri tranĉo en hajko. La tranĉo estas unu de la plej gravaj elementoj por farado de hajko. Hajko estas ne nura poemo konsistinta el tri versoj. Vidu ekzemplon jene.

olda lageto ...
rano enĵetas sin en
la akvan sonon

Kia fama hajko de Matsuo Basho estas!  Kompreneble mi tradukis ĉi tiun el la  japana en Esperanton. Esperanta hajko aperas en tri versoj de kvin, sep, kvin silaboj.
Aldone mi diru, ke unu hajko estas dividita en du pecojn. Ĉi tiu hajko ne estas unu frazo kiu oni povas legi daŭre ĝis fino, sed konsistas el du partoj. Se oni klariĝas tranĉon de hajko, oni povas diri ke hajko havas duoblan strukturon konsistinta el fragmento kaj verso-korm-fagmento.
En "olda lageto" hajko, la unua verso nomiĝas fragmento, la dua kaj tria versoj nomiĝas verso-korm-fagmento. "olda lageto" estas fragmento kaj "rano enĵetas sin en la akvan sonon" estas verso-korm-fagmento.
Post la unua verso  "olda lageto"  troviĝas tripunkto. La interpunkcia signo montras tranĉon de ĉi tiu hajko.
Ĝenerale la fragmento fariĝas aŭ la unua verso aŭ la tria verso. Sen interpunkcio la leganto povas distingi kaj senti paŭzon inter la fragmento kaj la verso-korm-fagmento.
Ek! Ni komencu diskutadon pri tiu temo. Ĉu iu volas demandi? Karaj!

Banano:
Dankon por via klarigo pri la fragmento. Nu, kial la fragmento troviĝas en hajko? Kaj se iu hajko ne havas la fragmenton, ĉu tiu fariĝas vera hajko?

Verbum:
Tiu teorio estas uzita de homoj kiuj faras hajkon en la angla. La fragmenta teorio povas klarigi ne ĉion de koncepton de tranĉo en japana hajko. Sed ili, same kiel ni hajkistoj en esperanto, pensas ke hajko estas poezio konsistinta el tri versaj. Do la teorio ankaŭ aplikiĝas al esperanta hajko. Hajko estas formo de poezio kiu pozitive uzas la mallongecon. Pasintaj japanaj poetoj provis esprimi pli multe da enhavo en plej mallonga poezio. Pro mallongeco, oni povas esprimi ne ĉion. Ili turnis sin en pozitiven kaj faris inter-rompon nomitan "tranĉo". Utiligante male la mallongecon, ili kreis bonegan formon de poezio nomita hajko. Per la tranĉo do la leganto povas senti plu imagon.

Teo:
Ĉu ekzistas la diferenco inter fragmento kaj verso-korm-fagmento?

Verbum:
Jes, ili devas havi diferenco gramatike kaj sence. Kvankam fragmento estas grava, tamen pro verso-krom-fragmento necesas iu tekniko. Por asocii du versojn de  verso-korm-fagmento oni povas uzi prepozicion, artikolon kaj aliajn. 

Kukolo:
Ni bezonas plu studi teknikon pro verki pli bonan hajkon, ĉu ne?





No comments:

Post a Comment