2012-10-10

arĝentaj herboj ondas ... hajko




kia ruĝeco!
postrestita frukto de
fleksita branĉo



folioj falas ...
balau la ĉielon
per balailo



luno silentas...
arĝentaj herboj ondas
sur la monteto



klare vesperas ... 
orkoloraj nuboj jen
ĉiela bluo



time tranokti
en tajfuno, matene
diri "momente"





No comments:

Post a Comment