2013-03-22

printempas ... hajko




fluganta korvo
iĝas nigra truo en
frua printempo



brilo stratlampa
sinkas en noktaspacon ... 
muta printempo



printempa neĝo
tinkturas la tegmentojn
blanka , en vano



la ĉielo ja
printempas , ŝvebas fumo
el la fabriko



sonĝulo ternas ...
poleno regas mondon
kiel monarko




1 comment:

  1. Nete belaj hajkoj, gratulon Takashi!!!

    ReplyDelete