2013-04-06

a-a oscedi ... hajko




ebriiĝi pro
sakuroj, funde inter
ĉielskrapantoj



daŭre varii ...
nubaro en profundo
de la ĉielo



miliardo da 
defalintaj petaloj ...
tero post pluvo



a-a oscedi ...
suno verŝas printempon
sur la vizaĝon



arbara fundo ...
pecoj da printemp-suno
lante skuiĝas




No comments:

Post a Comment