2013-05-08

materialo por esplorado de esperanta-hajko (4)

      La kvara leciono klarigas la esencon de hajko; la momento, simpleco kaj tabuo k.t.p.. Tre interese, ĉu ne? Laŭ mi, estas la plej grava leciono.
     Jena teksto estas materialo por esplorado de esperanta-hajko. La titolo de la originala teksto, estas "Kiel skribi angla-hajkon". Susumu TAKIGUĈI verkis, Takasi ITO tradukis el la japana en esperanton.

Kiel skribi angla-hajkon

Leciono kvara

     Lernu la vojmontrilon de angla-hajko. Laŭ lastaj lecionoj, neniu krom  konservativulo sekvas regulon rilatan al 5-7-5-silaboj-formo. Tial vi povas pensi ke angla-hajko estas tre facila. Ĉi-foje mi prezentu alian vojmontrilon por skribi hajkon.

(1) Hajka momento

     Neniu scias en japanio, sed angla-hajkistoj ripete insistas pri hajka momento kiu estas ĉefa vojmotrilodo de angla-hajko.

returning quail
call to us from the moment
of which he speaks

(eo)
reveni koturnoj
vokas al ni el la momento
en kiu li parolas

     Ĝi estas hajko skribita de Christopher Herold, direktanto de "Heron's Nest", la gazeto por hajko sur interreto. Kiam Herold fervore parolis pri hajko en la ĝardena akcepto de gesinjoroj James W. Hackett, ĉi-momente grupo da koturnoj fluis tra la cielo.
Estas la plej grava principo, ke hajko estas kapti la momenton de ĉio en la naturo kiel foto.

The old pond;
A frog jumps in, --
The sound of the water. 
(tragukita de R. H. Blyth)

(oe)
la olda lageto;
rano enĵetas sin en
la sonon de la akvo

     La hajko, la olda lageto, de Boŝo fariĝas la biblo de angla-hajko kaj estas tiel aforita ke pli ol 170 angla-tradukoj troviĝas. Tio, ke oni kaptas la momenton ke la rano ensaltis kaj faris sonon de akvo, plifortigis la koncepton de la hajka momento.
Ekzemple, jena traduko ĝenerale malfortigas efikon de la hajka momento.

A lonely pond in age-old stillness sleeps...
Apart, unstirred by sound or motion ... till
Suddenly into it a little frog leaps
(tradukita de Curtis Hidden Page)

(eo)
soleca lageto en olda silenta dormo
aparte, ne agitite de sono aŭ movo ... ankoraŭ
subite eta rano ĵetas sin en ĝin

     Ĉu vi komprenas la diferencon inter ili?
     Nu, mi prezentu du hajkojn kiuj estas skribita por celi efikon de la hajka momento.
     "Summer solstice (somera solstico)" estas la tago en kiu oni konscias situon de la suno.
Se vi momente rimarkas ŝangon de situo kiun la suno prilumas sur ĉiutaga uzaĵo, ekzemple fridujo, vi akiras poezian sperton, kiu ja iĝas specialan signifon por vi.

summer solstice
the sun reaches a new place
on the fridge

(eo)
somera solstico
la suno atingas novan situon
sur la fridujo

     Tiu ĉi hajko estas skribita de  John Crook, anglo, kaj gajnis la duan premion en hajko-konkurso de "World Haiku Festival 2000(Monda hajko-festivalo 2000)". Li estis hajkisto kiu bone komprenis la esencon de japana-hajko, sed li mortis en aprilo 2001 pro tio ke li malvenkis en la lukto kontraŭ kancero.
     Sekvanta hajko estas skribita de Jack Kerouac.

Evening coming --
the office girl
Unloosing her scarf.

(eo)
vespero venas --
la oficistino
iom malligas ŝian skarpon

     Ĝi bone kaptas la momenton ke ŝi iom malligas la skarpon por malvesti sin. La verkinto esprimas ĝin per simplaj vortoj.
     Fakte, hajko de Baŝo estis influita de zen-budhismo kiu insistas subita vekiĝo de menso. Ankaŭ la hajko, "olda lageto", tute ne estas nura hajko kiu kaptas la momenton. 
     Tamen por angla-hajko, momenta poezia-sperto de hajko kaj zen-budhisma vekiĝo de menso iĝas samaj. Kvankam angla-hajko havas difekton ke hajkistoj tro insistas pri hajka momento, tia koncepto valoras vojmontrilon (aŭ ŝlosilon) por ni, japano. Provu skribi hajkon laŭ tia vidpunkto.

(2) Minimumismo

     Japana arkitekturo, interna dekoracio, muziko kaj modo estas kalkulataj al minimumismo (metodo celanta maksimuman frukton per minimuma esprimo) en eksterlandoj.
     Jen konkreta ekzenplo!

wet, crowded train
from somewhere the smell
- freshly baked bread

(eo)
malseke, homplena trajno
la odoro el ie 
-freŝa bakita pano

     Kiam mi toleris malkomforton en homplena trajno en pluvo-tago, freŝa bakita pano odoris el ie. Tiu ĉi hajko estas tre simpla kaj havas bonan imagon. sed ĝi pli necesas korekton.

wet, crowded train
the smell
of freshly baked bread

(eo)
malseke, homplena trajno
la odoro
de freŝe bakita pano

     Bone farite! Ellasi propozicion kaj konjunkcion estas efika maniero por aranĝi formon de angla-hajko. Tio estas dua vojmontrilo. Sed nuntempe hajkistoj havas tendencon ellasi ion ajn. Supre citita hajko estis kontribuita kun peto pri korekto kaj komento al hajka retlisto sur interreto. Kaj fine...
   
crowded train
from somewhere
fresh bread

(eo)
homplena trajno
el ie 
freŝa pano

     Tiu ĉi fariĝis kvazaŭ la azaleo ĝisfunde pritondita de diligenta ĝardenisto. La skribinto estas Robert Scott, aŭstraliano, kiu loĝas en Nederlando. Vi povas malfacile kompreni rilaton inter homplena trajno kaj odoro de pano. Mi volas diri, " Korektu ankaŭ from, se vi devas reskribi ĝin".

3)Juxtaposition (apudmetado)

     Ankaŭ tiu ĉi estas oportuna vojmontrilo. Sed escepte eksceso. "Juxtaposition" estas el "取り合わせ" aŭ "掛け合わせ", japana vorto. Tia koncepto estas tre populara, ĉar ĝi estis emfazita de Baŝo kaj estas facile komprenebla al eŭropano. Rilate al apudmetado, du manieroj troviĝas; apudmeti du rilatajn faktojn, aŭ apudmeti iun kun senrilata. Ekzample, ni uzu la vorton, "summer swallows(somera-hirundoj)".  Kiam la hirundoj konstruas sian neston, ili ĝenas sin pro bruo en la kunveno.

summer swallows
defending their nest
against the party guests

(eo)
someraj hirundoj
defendas sian neston
kontraŭ la gastoj en kunveno 
Ĉi-hajko apudmetas "summer swallows" kun "the party guests".

lone red-winged blackbird
riding a reed in high tide --
billowing clouds 
(de Nicholas Virgilio)

(eo)
soleca ruĝaflugila agelajo
rejdas sur fragmito en alta tajdo --
ondegaj nuboj

     Ĉe ekvido "red-winged blackbird" ne rilatas al "billowing clouds". Sed kiam vi apudmetas du fragmentojn, vi povas kompreni ke la hajko aspektas kiel unu bildo.
     Baŝo ne ŝatis limigi nur unu objekton sen apudmetado. Li nomis ĝin "一物仕立て(aranĝi hajkon per unu objekto)". Tia hajko estas enua kaj unutona.

(4)Ne poezio

     Se oni diras ke hajko ne estas poezio, vi surpriziĝos. Sed angla-hajkistoj pensa tiele. Tial vi ne devas uzi poezian teknikon al hajko. La objekto de tabuo estas anthropomorphosis (transformi en homa-formon) kaj personification (prozopopeo).
    Oni ne devas diri, "Leontodo ridas" aŭ "Birdo estas malgaja". Ankaŭ troa sentimentaleco ne devas uziĝi en hajko. Ne enmetu egoon en hajkon, ĉar eŭropa poezio estas egocentra. Sed tamen hajko origine enhavas egoon de verkinto. Eĉ Baŝo skribis tian hajkon jene; 旅人や我が名呼ばれん初時雨
(eo)
vojaĝanto
iu vokas mian nomon...
frua-vintra pluveto

     Tial komencanto rajtas uzi memon aŭ "mi", spite malpermeson. Sed atentu ke vi ne uzu troan sentimentalecon.

a lone daffodil
waits for others to catch up --
remaining cold


(eo)
sola dafodilo
atendas ĝis la aliaj alvenas--
malfru-vintra malvarmeco

     "lone" signifas "single", sed tiu ĉi vorto povas rememorigas al ni "lonely". Tamen se vi uzas "lonely", vi(skribinto) projekcias vian solecon al la dafodilo. Kaj tie ĉi la troa kunsento aperas.
     Kontraŭulo kritikas poezia-metodon preni ke planto estas homo. Do, ne devu diri "dafodilo atendas". 
En fruprintempo, ĉiuj atendas ke dafodilo ekfloras. Tial oni eltrovas la unuan floron, poste oni atendas kun espero sekvantan floron. Oni povas esprimi kiel ĉi-supre.


(5)Partopreno de legantoj

     Unu el la karakterizaĵoj de angla-hajko estas jene;
Verkinto ne devas skribi ĉion. kaj li devas doni al legantoj rolon kiu povas interpreti kaj aprezi. Oni ne ŝatas hajkon kiu estas perfekte priskribita kaj neinterpretebla.

moonless night
I throw a beetle
into deep darkness

(eo)
senluna nokto
mi ĵetas skarabon
en profundan senlumon

     Tiu ĉi hajko ne diras kial mi ĵetas skarabon. Kaj leganto povas imagi, ĉu la skarabo kun mallumo antaŭdiras malbonan aŭguron. Legantoj tiel povas aktive labori.

(6)Resonace(resono, post-efeko)

     Fina vojmontrilo estas resonace(resono, post-efekto). Sperto de la verkinto resonas reciproke kun sperto de la legantoj, Tia hajko estas bona. Finfine mi prezentu tian ekzemplon kaj finu ĉi-lecionon.

New Year's Eve:
pay phone receiver
dangling
(Nicholas Virgilio)

(eo)
antaŭvespero de novajaro
strat-telefona ricevilo
pendante


No comments:

Post a Comment