2013-07-11

materialo por esplorado de esperanta-hajko (6)



(La teksto estas materialo por esplorado de esperanta-hajko. La titolo de la originala teksto, estas "Kiel skribi angla-hajkon". Susumu TAKIGUĈI verkis, Takasi ITO tradukis el la japana en esperanton.)

Kiel skribi angla-hajkon

Leciono sesa

Lernu originalan gramatikon (de la angla lingvo)

Vi jam spertis skribon de hajko.
Ĉi-foje ni denove lernu la gramatikon de la angla por akiri pli bonan kapablon.
Sed angla-hajko ne severe devigas vin observi la gramatikon kiel mi montris komence.
Do, lernu senĝene! "Unue poezio estu!"


Kio estas riĉa-signifeco de artikolo?

Multaj japanoj suferas je artikolo de la angla ĝis la morto...
Kvankam la angla lingvo havas tri specojn de artikolo, nedifina artikolo, difina artikolo kaj sen-artikolo, ni tre malfacile uzas ilin.

Eĉ usonanoj kaj angloj foje malobservas artikolon, kiam ili skribas hajkon. Sed ni pensu ĝuste uzi la artikolon.
Neatendite, Angla-hajko skribita de iu japano iam ricevis alta-ŝaton. Lia nomo estas Micugu ABE, kontrolanto de la foto-hajko-kolumno. Li sendis ĝin kun peto de korekto al la studo societo de WHC(World Haiku Club).

on the reception desk
a warm book tells the weather -
hottest summer

(eo)
sur la akcepteja tablo
varma libro diras la veteron -
arda somero

the book in her hand
tells me the weather -
hottest summer

(eo)
la libro en ŝia mano
diras al mi la veteron -
arda somero

La verkinto sidas ĉe la akceptejo de la biblioteko.
Laŭ lia vidpunkto, tie estas "propra akceptejo ĉe kiu mi sidas".
Tial "the" uziĝas. Alivorte la biblioteko havas nur unu akceptejon. Ĝi havas propran efikon. Tiel ĝi preskaŭ iĝas propra-substantivo. Do "the" devas uziĝi.

Se la biblioteko havas kelkajn akceptejon, nedifina artikolo "a" uziĝas. La akceptejo estas unu el nedifinaj akceptejoj.
Sed post kiam parolanto mencias la akceptejon, difina artikolo "the" uziĝas.

Tamen ĉar ĝenerale biblioteko havas nur unu akceptejon, "the" nepre uziĝas, krom speciala okazo.
Oni povas diri, "the taxi rank", "the information center", kaj "the Central Station". Tio estas sama kialo.
Kiam iu redonis unu libron, la verkinto ĉe la akceptejo rimarkis eksteran varmecon pro tio ke la libro estis tre varma.

Laŭ vidpunkto de verkinto, la libro kiun li ricevis estas nedifina. Tial nedifina artikolo "a" uziĝas.
Dume, se la libro fariĝas propra objekto en la cerbo de la verkinto, la difina artikolo "the" uziĝas.
Ekzemple,"la libro ke ŝi telefonis ke si mem redonos ĝin", "la libro kiun mi forte sopiris legi".
Tiu-okaze legantoj facile komprenas ke verkinto montras la libron en la hajko.
Se sen-artikolo uziĝas, tia stacio iĝas malklara. Kaj tio estas gramatika eraro. Sed angla-gramatiko ne interesas multajn japanojn...

Ĉu vi jam komprenis ankaŭ  pri "the weather"? Ĝi ne estas vetero de Usono nek de Brazilo nek "ĝenerala vetero" en Japanio. Ĝi indikas "propran veteron" kiun la verkinto nun spertas.
En la dua hajko, ne temas  pri ajna libro, sed temas pri la libro kiun la virino nun estas enmaniganta, ĉar ŝi venis al akceptejo pro redoni la libron.
La propra libro havas difinan artikolon "the".


Hajko rigardas nuntempon grava

Nun kaj ĉi-tie --- tio fariĝas kutima ideo je angla-hajko. Alivorte temas pri fenomeno aŭ fakto kiu estiĝas nun kaj ĉi-tie.
Pro tio, plejmulto de hajko estas skribita per nun-tempo(prezenco), ne per is-tempo(preterito).
Ĉiuokaze, ni ĉefe alprenu nun-tempon. Sed se necesa, per is-tempon(preteriton) kaj eĉ per perfekton.

autumn evening
my hospital window
becomes a mirror
(Zinovy Vayman)

(eo)
aŭtuna vespero
mia hopital-fenestro
foriĝas spegulo

Kiam ekstera pejzaĝo iam mallumiĝis en aŭtuna vespero, mi rimarkis ke la interna aspekto de mia ĉambro spegulas sin en la fenestro.
Jen certa surprizo aŭ la intereso de la eltrovo! Tiu ĉi hajko havas tiel lertan esprimon per nun-tempo ke la afero ĵus okazis kaj ke "mi" unu rimarkas ĝin. Se "became"(is-tempo) uziĝas, ĝi foriĝas sengusta kvazaŭ historia fakto estas priskribita senemocie.

Eĉ se oni is-tempon en la japana lingvo, ekzemple "なりにけり", oni povas senti nunon kvazaŭ tiama afero nun okazas. La japana havas tian specialecon. Jen alia tekniko. Oni povas uzi gerundion, ing-formo, angle. Tio estas ĉefa ideo, de angla-hajko, ke gerundio estas evitenda.
Sed laŭ mi, se vi havas ŝancon uzi gerundion, aktive uzu ĝin por celi bonan efikon.

A bitter morning:
Sparrows sitting together
Without any necks.
(James W. Hackett)

(eo)
severa mateno:
paseroj sidas kune
senigante la kolojn

Tiu-ci fama hajko estas skribita de Hackett, honora prezidento de World haiku Club.
Li lerte uzas gerundion(sitting). Oni povas freŝe imagi, ke paseroj varmigas unu la aliajn, levante la ŝultrojn en malvarma mateno.

Nu, mi provu skribi hajkon kiel tion, ke mi vidis vespertoj ĉirkaŭ-flugi en krepusko kiam mi ĝuis freŝan aeron en somera vespero.

Unue mi enmetu "evening cool" en la komencon de la hajko, kaj mi provu esprimi tion per nun-tempo, ke mi sentas la vesperan malvarmon kun vespertojn.

evening cool -
I share it with
flying bats

(eo)
vespera frideco -
mi disdonas ĝin kun
flugantaj vesperojn


Ne zorgu pri singularo kaj pluralo
 (ĉar la japana lingvo ne havas distingon inter singularo kaj pluralo)

La koncepto de pluralo destinas al ni japanoj suferi ĝis morto. Se temas pri angla-hajko , tia eraro estas malgrava. Male tio iafoje povas efiki al hajka-esprimo.
Nu ni skribu senĝene. Bona ekzemplo estas la hajko "olda lageto" de Baŝo, la hajko-majstro.
Jen libro kun la titolo "One hundred Frags(cento ranoj)". La libro havas pli ol cent angla-tradukojn el la hajko "olda lageto".

Plejmulto el la tradukoj uzas "a frog" je singularo. Sed tradukoj skribitaj per pluralo estas malmulta.

The ancient pond
A frog leaps in
The sound of the water.
(tradukita de Aldoni Keene)

(eo)
la antikva lageto
unu rano saltas en
la sonon de la akvo

Ĉi-hajko estas unu el la ortodoksaj tradukoj kaj reflektas la ĝeneralan interpreton jene; Unu rano ĵetis sin  en la lageton, samtempe silento rompiĝis... Post ne longe silento denove revenis.

Komparu kun jena tradukita hajko.

-an old pond:
noises of frogs
leaping in
(tradukita de Hisao Kanaseki)

(eo)
-olda lageto:
zumadoj de ranoj
salti enen

Se tiel traduki, la kvalito de la hajko tre ŝanĝiĝas en tio ke la lageto pli gajiĝas pro zumado de ranoj.
(Parenteze du tiuj tradukoj taŭgas por lerni artikolon. Nepre studu ĝin.)
Nu, mi provu skribi hajkon per jena japana-hajko.

kagerou ni
oikosare yuku
waga ayumi

(eo)
efemero
preterpaŝas min...
mia vivpaŝo

La demando estas, ĉu "a mayfly" aŭ "mayflies".
Homa okulo povas rigardi plurajn efemerojn samfoje.
Se vi skribas hajkon laŭ la realo, vi devas uzi pluralon "mayflies".
Dum se vi atentas nur unu el pluraj efemeroj por esprimi intereson, vi povas uzi singularon "a mayfly".
Tial persona prefero estas grava ol gramatiko en tiu okazo.
Aldone al tio, laŭ poezia vidpunkto, vi devas elekti taŭgan formon juĝante, ĉu la hajkon supera aŭ ne.


mayflies keep on
overtaking my slowing
foot steps

(eo)
efemeroj iras
pasante preter mia
malrapida paŝo


Ĉu verboj estas ĝenanto por angla-hajko?

Verboj staras sur malfacila pozicio por angla-hajko.
Uzo de verbo faras hajkon proza. Sed hajko ne devas tiel esti, laŭ angla-hajkistoj. Ili diras eĉ ke proza hajko ne estas vera hajko.
Anstataŭ tio, multaj hajkistoj rigardas emfazi-imagon-stilon kiel gravan.
Ĝi estas tekniko simila al japana retoriko, taigen-dome.

winter leaf
just one slow turn
before landing
(Emile Molhuysen)

(eo)
vintra folio
nur sola malrapide turnado
antaŭ alteriĝo

Tiu ĉi hajko havas tre rafinitan esprimon pere de derivaĵo de verbo "turn". La vorto gramatike apartenas al substantivo sed devenas el verbo. Kaj ĝi montras aspekton ke unu folio tre malrapide turniĝas.

"landing" montras alteriĝon havante verbecon. Sed efektive ĝi estas gerundio. Evitante nuban verbon, la hajko havas lertan esprimon pere de la verba funkcio.

Air-raid alarm -
the traffic light changes
for no one.
(Ljubinka Tosic)

(eo)
alarmo pri aer-atako -
la trafik-singnalo ŝanĝiĝas
por neniu


Tiu ĉi hajko estas skribita kiam la milito daŭris en Balkana Duoninsulo. Tuj kiam la aer-alarmo eksonoris, la loĝantoj kaŝiĝis en kontraŭ-bombaj ŝirmejoj. Tiam la trafiko haltis kaj neniu jam troviĝis en la urbo. Sed tie nur trafiksignalo konstante lumiĝis ruĝe post verde aŭ verde post ruĝe.
Tiel terura sceno estas verkita pere de la hajko. La vorto "changes" estas tre altefika esprimo, kiun ni vidas nur malofte.


Atentu uzon pri "I" kiel unupersona pronomo

Ĉu vi pensas ke eĉ regulo pri pronomo estas malfacila?
Tial ĉar pronomo de la japana lingvo estas ellasata aŭ preskaŭ ne uziĝas (en hajko).
Verdire, eĉ angla pronomo estas tre facila!
Unue, ne uzu "I", la unua-personan pronomon.
Sed vi iufoje povas uzi aliajn pronomojn; you,your,he, his, him, she, her,,,ktp.

Ŝajnas al mi ke tiaj pronomoj multefoje uziĝas en hako aparte pri amo.
Kompareble eĉ se vi ne emfazas egoismo, vi povas uzi "I"  en hajko.

fetching firewood
I open the door
to moonlight
(Janice Bostok)

(eo)
por enporti hejtaĵon
mi malfermas la pordon
al lunlumo

Se "opening" aŭ "the door opens" uziĝus sen uzo de "I", la hajko ŝajne detruiĝus.
Kiam la verkinto malfermis la pordon por enporti hejto-lignon, lunlumo hele prilumas ĉirkaŭon je li. -- tia sperto de la verkinto estas montrita en la hajko.

Fine mi skribu iu hajkon per uzo de tria-persona pronomo. Ni supozu jene;
Vi maldormas ĝis profunda vespero por finlabori. Post la laboro, vi eniras la dormo-ĉambron kun tirita kurteno. Sed la lunlumo radias tie. Tial vi povas iri sen stumblo ĝis via flanko de lito, kaj vi trankviliĝas ...

guided by the moonlight
I reach for my side of bed
without waking her up

(eo)
gvidite de la lunlumo
mi atingas mian flankon de lito
sen ŝia vekiĝo

Kiu estas "her"? Ĉu edzino aŭ amatino? Pli bone estas uzi ambiguan esprimon.

No comments:

Post a Comment