2013-08-08

cikada ĥoro ... hajko



cikada ĥoro
morte vokas poetojn ...
reva restaĵo



cikada ĥoro
regas matenan pacon ...
jen vaga hundo



silente preni
fingre cikadoŝelon ...
vakaj okuloj



manplate tuŝas
mi la oldan arboron...
cikadoj ĉirpas


"arboro" ŝajne estas stranga vorto. arbo+oro. Fakte mi eraris, sed mi interpretis ĝin kiel tio ke arboŝelo brilas kiel oro pro somera sunlumo. Tial mi ne korektis ĝin intence.





No comments:

Post a Comment