2014-09-23

sankta aŭtuno ... hajko



ĉenita sonĝo ...
jen pikilhava kardo
post cent mil jaroj


tempo fandiĝi ...
insekto rampas ventre
sur fenestra vitr'


matena danco ...
paro da kolomboj sub
har-buklaj nuboj


jen ekbriletas!
rosguto en folioj
sankta aŭtuno


ŝvebe kaj pende ...
aŭtunaj nuboj simple
troviĝas sola


fuĝi de pluvo ...
bananfolioj flagras
apud domaĉo





No comments:

Post a Comment