2015-07-05

pluvon post pluvo ... hajk-eseso


Ĉiutage pluvo daŭras. Verŝajne somero grade estas venanta pluvon post pluvo. Antaŭ kelke da tagoj, mi promenis en interpluvo, kiam mi vidis solan pinon apud la vojo. Senkonscie mi alparolis al la sola pino.
"Saluton, kara olda-pino! Ankaŭ vi ne ŝatas pluvadon, ĉu ne? Tamen se la pluvo purigus la mondon, ni iĝus pli feliĉa kaj pli paca."
Kompreneble la old-pino restis silenta kiel antaŭe.
Certe nia tero estas ne nur bela sed ankaŭ malbela. Kiel la mondo estas krimo-plena kaj peko-plena!
Mi deziras, ke la pluvo purigu la malbonon de nia mondo.
Laŭ antikva kredo de nia lando, Japanio, peko-plena homo povas purigi sian malbonon, kiam li lavas sin per pura akvo, lia malbono do malaperus. Sed tamen eĉ se nia makulo foriris ien. la malpuro povos okazi denove iam ajn...
Parenteze mi volas vidi someron kiel eble plej frue.
Jen mia hajko;

pluvon post pluvo
se la mondo puriĝus ...
ho, sola pino




No comments:

Post a Comment