2015-10-31

aŭtuna stelo ... hajko



aŭtuna maten'
kelkmil da lum-fadenoj
miopa lenso


antikva libro ...
presliteroj, makuloj
kelkaj sunflankoj


malluma maten'
flug-sono de moskito
apud orelo


ankoraŭfoje
mi enspiru odoron ...
aŭtuna tago


disĵeti ĉiujn ...
filozofanta luno
nur ekzistadas


ĉe tagment-eĝo
kosm-bluo misteriĝas ...
aŭtuna stelo




No comments:

Post a Comment