2016-08-29

trista fontano ... hajko



vakua cikad’...
nur nulo aperas el
la dorsa fendo



somera maten' ...
jen nova bukedo ĉe 
tombo kaduka



radii sunon ...
inspiro kun bela ŝvit"
olimpikoj nun



trista fontano ...
kelke da lunoj ludas
akvosurface



akvomelono ...
la sunon mi aŭdace
kvazaŭ formanĝus




No comments:

Post a Comment