2017-01-31

larmo je vango ... hajko



morto kaj vivo
reciproke kruciĝas ...
ho! vintra suno


apokalipso!...
vintra pino trapikas
la blankan lunon


ĉina cidonio...
lumo kaj mallumo en
putranta frukto


larmo je vango
milda sumo-luktisto
ho, nova jaro




No comments:

Post a Comment