marsanoj ridas
laŭte ha ha apude ...
ve, ŝercotago
ho! nebuleto ...
la mistero envolvas
nian urbeton
kontraŭ ventego ...
sendependa digno de
printempa korvo
nokto odora ...
jen malfermita pordo
bona sakuro!
fea arpeĝo
disĵetante ŝvebante ...
jen kolzo floras

Mirinda! Ĉu vi konigus en FB en la grupo "Hajkoj en Esperanto" ?
ReplyDelete