rigardu venton
ankaŭ aŭskultu venton ...
somera distro
korvo ja iras
al vesperruĝo, blanka
somera luno
jen kamfor-arbo ...
eltenante al suno
skuas la branĉojn
somera suno ...
en profunda arbaro
obskuro spiras
senventa paco ...
somer-birdoj ekflugas
sur matenruĝo
Belegaj!!!
ReplyDeleteMi konsdieras, ke hajko ne devas enteni verbon... Mi scias, ke Esperanto prezentas pli da malfacilo por tio, sed almenaŭ oni povas uzi "vidinda" anstataŭ "rigardu"...
ReplyDeleteAliflanke, tre taŭfaj pensoj. Dankon kunhavi ilin al ni.
ReplyDeleteDankon pro valora konsilo de vi! Via penso estos utila al farado de mia hajko. Hajko havas ĉiuspecan eblecon por ni.
Delete