La renkonto kun ĉiu hajko estas trezoro, ĉar ĝi neniam ripetiĝas en la tuta vivo. eterna momento. hajko en esperanto.
2010-11-09
Kial mi denove lernas Esperanton?
Mi komencas ĉi tiun blogon, ĉar ekstaras la sento ke mi volas skribi ion. Ĉu ion? jes, mi ankoraŭ ne havas konkretan aferon por skribi al iu. Krom tio, ne estas sufiĉe mia skribi-povo per Esperanto.
Antaŭ kelkaj jaroj mi eklernis esperanton sen rimarkebla kaŭzo, sed bedaŭrinde mi ne havis okazon de uzado de esperanto ĝis nun. Lernante la lingvon, nur vaneco restas en mia koro. Kompreneble mi estas mem-lernanto.
Oni diras ke esperanto estas facila lingvo, sed tio ne estas vere, mi pensas. Precipe por parolanto de japana lingvo. La gramatika sistemo de esperanto tute diferencas de japana. Tial por lerni tion necesas multaj tempoj kaj penoj. Mia lernado nature interrompiĝis.
Lastatempe, ŝajne antaŭ kelkaj monatoj, mi renkontis tŭiteron(=twitter). Tie mi sciis hajkon, kaj ekversis hajkon en esperanto. Mi ĝuas hajkon danke al Vastalto, kiu versadas esperantan hajkojn, komprenas la hajkon, kaj instigas versadon de hajko per interreto. Kara Vastalto, dankon!
Tio estas la okazo, kial mi denove lernas la lingvon.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
Viaj tekstojn mi legas kun ghojo. Dankon!
ReplyDeleteKara mia, mi tralegis tiun cxi skribajxon de via blogo kaj mi tre interesigxis. Antaux multaj jaroj mi lernis Esperanton kaj forlasis gxin. Ne pro erara memkonigxo pri gxia vaneco ( kiel vi ), sed pro kelkaj ailaj objektivaj kialoj. Nur ekde du lastaj jaroj mi relernis Esperanton pere de reta interkorespondado . Nun mi havas pli centon da retamikoj el diversaj landoj en la mondo. Vere mi admiras vian bonan Esperanto-scipovon. Vi posedas esperantlingvajn blogpagxojn sopirindajn por mi. Baldaux mi provos blogi esperante. Nun mi posedas ankaux propran blogon, sed gxi estas en la vjetnama, Jen gxia retadreso : http : // www.hundeto.blogspot.com. Saluton el Vjetnamio !
ReplyDelete