2011-03-06

degelo venis... hajko

    
        degelo venis...
        la roja kanto lirlas
        ja ĝoje , hura! 


        tago jam longa...
        tiu ĉielo certe
        mia havaĵo


        ho! Fuĵi-Monto...
        printempo disradias
        el via sento


        trafika signal' 
        dancas palpebrumante ...
        nokto de vintro


        vintra venteto... 
        grincanta pendolilo, 
        ho! knaboj ridas


        iro malvigla
        tirante la biciklon... 
        jen vintra luno 


        eĉ tage de vintr' 
        la ĉiel' tinkturiĝas 
        blue serene 


        vintra ĉielo ...
        envenu! karaj hajkoj
        en mian koron

2 comments:

  1. mi ege ŝatis vian lastan "arbaran" hajkon,
    legante ĝin tuj post agrabla vespera promenado en arbaro... vi esprimis miajn pensaĵojn, bele :)

    ReplyDelete
  2. Dankon al via ŝato! Homa koro en la tuta mondo havas komunan senton, ĉu ne?

    ReplyDelete