matena terno...
diras mia edzino,
"ne polenozo!"
serena sakur'...
fermante la okulojn,
viro zumkantas
kara sakuro...
via momenta belec',
viva etero!
l'ombro longiĝas,
disfaldante la brakojn...
sakura vesper'
momente ruĝe
printempa vesper' venas...
la urbet' lumas
printempa pluvo...
kunfandante la larmon,
lavu la teron
hieraŭa ĝerm'
hodiaŭ jam perdiĝis...
jen koraka larm'
ve! katastrofo...
ja io diferencas
en printempa vent'
printempa vesper'...
silueto de arbar',
trankvila tempo
No comments:
Post a Comment