spegulaj flakoj...
jen somera ĉielo
sur la voj' post pluv'
somera vento...
aŭskultu tiun voĉon
ja tra la arboj
ruĝa kaj verda ...
l' azaleo en pluvo
bele kontrastas
ja mallonga nokt'...
nura hajko sed hajko,
mia murmuro
floroj de majo
elradias esperon
tie por vivi
maja mateno...
ek streĉante la brakon,
profunde spiri
svaga ĉielo...
subite maja pluvo,
fulmo ekbrilas
zigzage marŝas
anasa familio...
suna rideto
maja pluveto...
eĉ se malsekiĝante,
ĝoja momento
ĥoro de ranoj...
mia sento kun kara,
pasinta memor'
optimisma tag'...
bona odoro ŝvebas
sur la manĝotabl'
maja ĉielo...
juna korvo ekflugas
sola rapide
No comments:
Post a Comment