falakva sprajo
milde tuŝas la vangon...
kies do larmoj?
jen taŭra rano
sur asfalto malseka ...
kuŝi en morto
la blanka suno
sur vualo kuranta ...
pluva sezono
triste fetoras
hotujnio apud voj'...
ermita digno
junia guto ...
funebraj ombroj flugas
sovaĝanasoj
fervore pepas
hirundo sur la markez'...
takte la bekojn
unu blanka lamp'
izole en krepusko...
junia vesper'
No comments:
Post a Comment