2011-08-29

Pri iu gramatika eraro


Mi trovis iun gramatikan eraron, en la hajko kiun mi skiribis lastatempe. La problema hajko estas jene.

tajfuno venis ...
direktanta vizaĝo
sur vetermapo

   La eraro de ĉi tiu hajko estis tio, ke mi elektis la vorton "direktanta".  Laŭ mia intenco, "direktanta vizaĝo" signifis  "vizaĝo de direktanto"-n. "direktanto" estas participo de "derakt-i".
Ĝenerale participoj estas vortoj, kiuj prezentas agon aŭ staton, sed laŭ speciala regulo skribita participo kun o-finaĵo montras personon. Sekvante tiun regulon mi elektis "direktanta"-n.
   Mia plivastigita interpreto tamen ŝajnis naski la miskomprenon. Fakte la speciala regulo havas aldonan kondiĉon ke skribita participo kun a-finaĵo ne povas montri personon. Mi pretervidis ĝin.
   Tial la supre citita hajko devos esti korektata jene.

tajfuno venis ...
dirigenta vizaĝo
sur vetermapo

   Nu, mi verkis alian hajkon rilate al antaŭa preskaŭ mokante sin men jene.

tajfuno venis...
ridaĉanta vizaĝo
sur vetermapo



No comments:

Post a Comment