2011-09-03

sorĉe sen sono ... hajko



septembra nokto...
tra cent tremaj folioj,
blanke lamplumi


trankvila mateno...
lilioj ekfanfaras
sorĉe sen sono


ho, pitoreske...
bedaŭrante someron
ventetas friske


mateno gutas...
purpuroj de farbito
min kapsalutas



No comments:

Post a Comment