2011-08-06

tajfuno venis... hajko

            


          tajfuno venis...
          direktanta vizaĝo
          sur vetermapo

    
          siesta sonĝo...
          balta haringo gustas
          je norda lando


          someraj herboj ...
          vagante tra tombejo,
          legi surskribojn


 

          ĉu ĝi eldiras?
          "jen mi estas, mi vivas"...
          cikada voĉo




 Hajko ĝenerale estas skribata improvize, tamen hajkistoj nature pensadas diverse antaŭ finfara decido. Ekzemple, se paroli pri supre skribita unua hajko, mi hezitis inter "direktanta vizaĝo" kaj "ĉefrolula vizaĝo". Sed tamen, dum matena trotado mi inspiriĝis pri "direktanta vizaĝo"; Direktanto de orkestro, li havas la taktobastonon. Mi imagis tiele.
  Imagu, ke veter-prognozanto klarigas vetermapon kun bastono. Ekpensu, ke tajfuno movadas kiel
taktobastono sur la vetermapo, kaj tiel plu.
  Pro vastigi la imagon de la leganto la vorto nomita "direktanto" estis elektata.

*Tajfuno estas tropika tromba ciklono kiu okazas inter majo kaj septembro en la norda pacifika oceano.

1 comment:

  1. Dankon Herba!

    Belaj hajkoj fakte!

    [Wellew2009 cxe Twitter]

    ReplyDelete