tajfuno venis...
direktanta vizaĝo
sur vetermapo
siesta sonĝo...
balta haringo gustas
je norda lando
someraj herboj ...
vagante tra tombejo,
legi surskribojn
ĉu ĝi eldiras?
"jen mi estas, mi vivas"...
cikada voĉo
Hajko ĝenerale estas skribata improvize, tamen hajkistoj nature pensadas diverse antaŭ finfara decido. Ekzemple, se paroli pri supre skribita unua hajko, mi hezitis inter "direktanta vizaĝo" kaj "ĉefrolula vizaĝo". Sed tamen, dum matena trotado mi inspiriĝis pri "direktanta vizaĝo"; Direktanto de orkestro, li havas la taktobastonon. Mi imagis tiele.
Imagu, ke veter-prognozanto klarigas vetermapon kun bastono. Ekpensu, ke tajfuno movadas kiel taktobastono sur la vetermapo, kaj tiel plu.
Pro vastigi la imagon de la leganto la vorto nomita "direktanto" estis elektata.
*Tajfuno estas tropika tromba ciklono kiu okazas inter majo kaj septembro en la norda pacifika oceano.
Dankon Herba!
ReplyDeleteBelaj hajkoj fakte!
[Wellew2009 cxe Twitter]