2011-09-12

plenluno flustras ... hajko



plenluno flustras
tra kurbiĝinta pino...
jam nokta fino




unu unu du
tri tri kvar kvin ses sep ok ...
ek, naŭ, aŭtuno!



el unu ĝis naŭ
kalkulante monatojn...
jam nun aŭtuno


tie skuiĝas
gracia sunombrelo...
tago en belo




inundo ien...
du kolomboj ekflugas,
ventas neniom



No comments:

Post a Comment