2011-10-13

falintaj tigoj ... hajko



rondo sur nuboj
tabl-surfaco reflektas
aŭtunan sunon



ruĝetaj radoj ...
ok kosmoso-petaloj
ventete tremas



falintaj tigoj ...
kosmosoj plene floras
ruĝetaj, blankaj



aŭtuna nokto ...
ruĝaj lampoj viciĝas
sur la ŝoseo


2 comments:

  1. Bele. Kaj redankon por viaj inspiraj hajkoj!

    Pleje mi ŝatis lastajn du:

    falitaj tigoj ...
    kosmosoj plene floras
    ruĝetaj, blankaj

    aŭtuna nokto ...
    ruĝaj lampoj viciĝas
    sur la ŝoseo

    PS: 'falintaj' ĉu?

    ReplyDelete
    Replies
    1. VIa rimarko estas ĝusta gramatike. Dankon. falita -> falinta

      Delete