2011-10-07

vaga papilio ... hajko




friska silento ...
lumas el nubo-fendo
la duonluno



tretitaj nuksoj
jen tie, disĵetiĝas ...
neniu vidas



trista ĉirpado
jam matenas krepuske ...
subite graki



vaga papilio
flirte inter la herboj ...
aŭtunaj grajnoj


Mi trovis hazarde rakonton de malnova ĉino. La aŭtoro estas Ĝuangzio. Li estas unu el la plej famaj filozofoj en ĉino. La rakonto estas jene;
Antaŭ longe, mi iĝis papilio en mia sonĝo.
En la plezuro mi komplete fariĝis la papilio,
flirtadis ĝissate pro tro granda ĝojo.
La penso tute ne havis ke mi estas la homo nomita Zhuang Zhou.
Kiam mi subite vekiĝis, ho, damne! konsciiĝis, "Mi estas la homo nomita Zhou".
Parenteze, mi ne povas kompreni jene;
Ĉu la homo nomita Zhuang Zhou, mi, fariĝis papilio en mia sonĝo?
Aŭ ĉu fakte mi estas la papilio kiu sonĝis ke ĝi fariĝis la homo nomita Zhuang Zhou?
Certas ke troviĝas la forma diferenco inter la papilio kaj la homo.
Sed tamen entute tio estas la variado de la afero.
De kie la homo venis kaj kien iros? Kiu estas la homo? Tio estas mia bagatela murmuro...

No comments:

Post a Comment