2012-05-20

se pli levi la manon ... hajko





ĉeso de pluvo ... 
la mondo renoviĝas 
sub ĉi-sereno 




serena majo ... 

folioj flirte brilas 
per ĉiuj verdaj 





 eblus atingi, 

 se pli levi la manon ... 
 majan ĉielon 





maja lunklaro ... 

ĝi inunde verŝiĝas 
en la urbeton






No comments:

Post a Comment