oscedan buŝon
subpremante kun larmo ...
juna somero
blanka telero ...
jen freŝaj fragoj kuŝas
lumanta ruĝe
suna eklipso ...
nuboj sekretas ringon
en eksomero
nigre brilaĵo ...
nur unu korva plumo
jen sur la tero
nun flirtas herboj ...
verŝajne ventetus, ne,
birdeto paŝas
No comments:
Post a Comment