sola luno en
la sennuba ĉielo ...
frida klareco
matena ruĝo...
vintra arbaro iĝas
nun gagatnigra
decembra nokto ...
kaŝe havi kaftason
en baldaŭ manoj
matena suno ...
ekbrilas fleksaj branĉoj
de la nudarbo
frosta ĉielo ...
vesperstelo briletas
kaj korvoj grakas
No comments:
Post a Comment