2013-01-20

eĉ vintra tago ... hajko



surprizas knabojn
blanka longa elspiro ...
matena ludo



verŝajne korvo ... 
ĝi serĉas mortejon en 
velkinta kampo



for de ĉi-bruo 
mi staras sub stelaroj ...
jarfina nokto



eĉ vintra tago ...
la hajka momento tuj
envenos en min 



neĝa montĉeno ...
matena ruĝo faras 
bele klarecon




No comments:

Post a Comment