2013-04-02

Ĉu modesta rezistado?


     Mi eltrovis dosieron, "Kiel skribi angla-hajkon", sur la interreto. Nature multaj japanoj povas skribi hajkon en la japana, sed nur malmultaj povas skribi ĝin en fremda lingvo.
     Sed angla-lingvo, aŭ hajko skribita en la angla lingvo, disvastiĝas tra la mondo, kvankam eĉ japanoj ne sciis. Angla-hajko nun donas la influon. La vorto "Haiku" estas sciata de multaj usonanoj.  Oni diras, ke ili uzas hajkon por lingva edukado en multaj lernejoj en Usono.
     La teksto estas skribita por ke japanoj lernas manieron pro versi hajkon en la angla. La aŭtoro estas Susumu Takiguĉi, kiu estas loĝanta en Britio dum pli ol 30 jaroj, laŭ la teksto. Ŝajnas ke la publikigo de la teksto estis en 2005. Mi tute ne scias kiu estas s-ro Takiguĉi. Kaj mi ne havas informon pri la grupo "World Haiku Club" al kiu apartenas s-ro Takiguĉi.
     Sed la enhavo estas tre signifa ankaŭ por versi hajkon en esperanto, mi pensas.
 Mondan furoron de hajko elfaris homoj en Anglalingvaj landoj. Tial esperantisto kiu interesiĝas pri hajko devas kun-havi la tekston. Por tio necesas esperantigo.
     La kurso estas serio el sep lecionoj. Unue mi tradukis nur la unuan lecionon, el la japana en esperanton sed neniu scias kiam mi povos traduki tiun reston. Eble traduko bezonas multe da tempo.  Tamen ĝis fino mi faros ĝin.
     Nuntempe la angla-lingva imperiismo disrampas en la mondon. Ĉu esperanta hajko havas ekzisto-kialon en ĉi tiu epoko?  Ĉu modesta rezistado? Jen procezo, ke 'hajko' evoluis al 'monda hajko'. Ni ne devas forgesi ke multaj hajlo-amantoj konsoliĝis pri hajko ĝis nun.  Ĉu hajko povas havi ĉarmon super ĉiuj lingvoj?
     Dronante en tia konsidero, mi ek-tradukis...


Kiel skribi angla-hajkon ... Leciono unua ... Leciono dua ... Leciono tria ... Leciono kvara ... Leciono kvina ...

2 comments:

  1. Saluton,

    Laŭ mia scio hajkon oni konas ja tramonde de longa tempo, en certaj landoj plie ol en aliaj, kaj ĝi ricevas de ĉiuj specialan aprezon!

    Iuj tamen verkas ĝin en pli libera formo, sen trozorgi pri tradicia tenado de 17 saliboj.

    Amike.

    ReplyDelete
  2. saliboj > silaboj

    ReplyDelete