2013-08-25

La Kora Sutro - la esenco de la transcenda saĝo

Oni diras ke la anglalingva hajko ricevis profundan influon de la Zen kiu havas ideon de malegoisteco.
Ekzemple, personigo estas unu el tabuoj en la anglalingva hajko, ĉar oni rekomendas ke la hajkisito  ne devu rekte reflekti sian senton en la hajkon.
La Zen estas influita de "Kora Sutro", unu el budhismaj skriboj. En Japanio, ĝi estas la plej populara sutro. Sed multaj ne komprenas la signifon de la sutro. Multaj kaj legadas kaj transskribas la sutron por voli esti feliĉa. Mi supozas ke ĝi estas nur speco de magia frazo por feliĉo.
Ekzemple, ĝi povas esti simila al la magia frazo Adabukaradabura, aŭ al "petroselo, salvio, romero, kaj timiano" kio aperas en Scarborough Fair de Simon and Garfunkel.
Parenteze  la sutro aperis inter 4-a jc. kaj 5-a jc.. La originala teksto skribiĝis en sanskrito aŭ en la ĉina. Pri tiu punkto troviĝas diversaj opinioj.
Sed la sutro devas havi profundan signifon ĉar ĝi estis transdonita dum pluraj generacioj.
Mi provis traduki la sutron kiel plej kompreneble.




La Kora Sutro - la esenco de la transcenda saĝo

Kiam verserĉanto Avalokiteŝvara ekzercis sin por kompletigi la plej profundan saĝon,
li penetris, ke kvin elementoj, el kiuj la homa menso kaj korpo konsistas, estas ne esencaj.
Do li liberigis ĉiujn suferojn.
Li diris  al Ŝariputra, :

Kara Ŝariputra!
Ento egalas al nenieco,
nenieco egalas al ento.
Tial ento estas ja nenieco,
nenieco estas ja ento.
La kvar funkcioj de la koro, senti, pensi, konduti kaj rekoni, estas ankaŭ samaj.

Kara Ŝariputra!
Ĉiuj fenomenoj kaj ekzistoj de la mondo havas naturon ke nenio troviĝas.
Tie estas nek estiĝo nek estingiĝo.
Troviĝas nek ĉagrena deziro nek puraĵo.
Tio nek multiĝas nek malmultiĝas.
Sekve, ento ne troviĝas en la nenieco,
troviĝas nek senso, nek kompreno, nek volo, nek scio.
Ne funkcias sensorganoj kiel okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso.
Ankaŭ ne troviĝas eĉ celoj al ĉiu organo; formo, sono, odoro, gusto, tuŝo, objekto de menso.
Nenio troviĝas de la videbla mondo ĝis la mondo de konscio.

Ne Troviĝas malscio.
Tio ne estas eĉ ke malscio foriĝas.
Fine troviĝas nek maljuniĝo nek morto.
Eĉ tio ne estas ke maljuniĝo kaj moroto foriĝas.
Troviĝas nek suferado, nek ĝia kaŭzo, nek foriĝi ĝin, nek la maniero por foriĝi ĝin.
Troviĝas nek sciro nek akiro.

Tiel, ĉar eĉ akiro ne troviĝas,
la verĉanto loĝas en la perfekta saĝo.

Li ne havas jugon de ĉagrenaj deziroj.
Pro tio, li ne havas timon.
Ĉar li malproksimiĝas de ĉiu erara pensmaniero,
li ĉiam logas en trankvila lando.

Perfektigante saĝon,
iuj kiuj atingis la nirvanon trans la estinteco, estanteco kaj estonteco
akiras la transcendan saĝon.

Tial vi devas scii jene;

Perfektigado de saĝo estas ja la granda mantro,
la mantro por akiri saĝon,
la nekomparebla mantro.
Ĝi forigas ĉiujn suferojn,
ne estas mensogo sed vero mem.

Do fine, mi parolu pri la mantro de la transcenda saĝo.
Jene;

GATE GATE
PARA GATE
PARASAMGATE
BODHI SVAHA!

transiru,transiru,
transiru al la alia bordo.
transiru kune al la alia bordo.
saĝo, hura!

Tiel finiĝas la Esenco de la transcenda saĝa Sutro.

2 comments:

  1. Dankon pro tiu informa teksto. Sciu ke vi povas audi GATA PARA GATE en kantata versio sur http://www.ingeborg.ws/ingeborg_beyond-religion-cd.asp

    ReplyDelete
  2. Mankas al mi ankoraŭ vortoj por komenti tiun belan tekston, sed mi ŝategas tiun belan mantron !

    ReplyDelete