2014-01-14

jen vintraj branĉoj ... hajko



jen vintraj branĉoj ...
surtera balailo
en la ĉielon



malseka plumo
hejmen korvo ja flugas 
vintra arbaro



alte elstare
imponas neĝa krono
la monto Fuĵi



sone sen sono
penetreme ja neĝas 
hejmloka monto






No comments:

Post a Comment