2014-02-03

halt' tempo haltu ... hajko



nur fordegeli ...
ekzistokialo de 
neĝo sur tero



hajkadi vintre ...
miaj revoj vagadas
inter pactempo



treme scintili 
tridek lumjarojn fore 
jen vintra stelo



halt' tempo haltu ...
flirtemas en aero
belaj neĝflokoj



> treme scintili
> antaŭ tridek lumjaroj
> jen vintra stelo

Hazarde, uzinte la vorton "lumjaro", mi verkis ĉi tiun hajkon. Post iom da tempo, mi rimarkis, ke dua verso,"antaŭ tridek lumjaroj", ne estas taŭga esprimo. Uzo de "lumjaro" estas stranga. Ĉar lumjaro enhavas "jaro"-n, la vorto probable tendencas esti miskomprenata.
Fakte la lumjaro estas unuo rilata al distanco por uziĝi en astronomio, sed ne estas unuo de tempo.
Ekzemple unu lumjaro estas 9 460 730 472 580 800 metro ekzakte.
Ĉu la esprimo,"antaŭ tridek lumjaroj",diferencas de "antaŭ tridek jaroj"?
Necesas klarigi tion ke lumjaro estas distanca esprimo. Tial mi korektu la hajkon jene.

> treme scintili
> tridek lumjarojn fore
> jen vintra stelo






No comments:

Post a Comment