2014-03-12

printempa signo ... hajko



gaje printempas ... 
de morgaŭ eĉ se povos 
komenci pluvi


printempa signo ...
vento devigas korvon
iĝi kuglego


domega supro ...
korvo superrigardas
finon de vintro


neeviteble
ĵeti rigardon supren ...
ha! ume-floroj


Umeo estas japana specio de prunuso, nomiĝas japana abrikoto. Ĝi floras en malfrua vintro aŭ en komenco de printempo.




No comments:

Post a Comment