2014-02-24

fora printempo ... hajko



paseroj pepas ...
sunumataj arb-trunkoj
en frosta forsto



neĝa kabano
ene kandelo flagras
vivi kaŝite



fora printempo ...
izola lumo de trans 
ĉiu fenestro



nokta juvelo
palpebrumas en vintro ...
jen lumsignalo



lunarko eble
ĉu velo aŭ velŝipo ...
vintra pejzaĝo





No comments:

Post a Comment