2015-03-31

kien vi sola?... hajko


sakur-petaloj ...
kelkaj milionoj da
surteraj steloj


ekglitanta trajn'...
la aŭrora ĉielo
trans la fenesroj


printempa nokto...
nu! inklinu elĵeti 
ceteran aĵon


fenestro vitro...
certe printempa korvo
ĵus preterpasis


printempeskiĝas...
kaj en la griza mondo
kaj en mia kor'


kien vi sola?
la monton mi transiru!
ĉar tuj printempas


vintra lunlumo ...
rigardi tra mallumo
veran aspekton


milde per polmo
manfrapi arbtrunkon ... ho,
baldaŭ printempos


mizera mondo ...
volu manĝi la supon
estas do varme


vigle eĉ vintre
floroj tie aŭ tie...
ha! kamelio


novjara suno ...
malkovri abismon de
la ĉiel-eĝo


kiel testudo
kurado post la filo ...
vintra ĉielo


agrable klakas
treti pingloglaciojn
sensuna pado


duone dankon...
la novjara sunleviĝ'
en televidig'


la frosta ĉiel'...
ĉiu ajn stelo ĵetas
izolan lumon


jen mortfolioj
susurade krakade
kien la mondo?


kia frida lun' ...
povrulo staras sola
ĉe la vojkruco



No comments:

Post a Comment