flirtante sola
jam papilio supren...
tomba incenso
kreskas abunde
ho! siamaniere...
sunflora kampo
somera luno
jen steloj, unu du tri ...
nokta kolĉeno
cikada voko ...
ĝi regas mondan spacon
per la silento
cikada kanto...
certe vokas anstataŭ
silentaj arboj
ŝvebi kaj gliti ...
libeloj post tajfuno
karesas brizon
blua lacerto ...
rapide forante ho!
kaŝinda vosto
jam krepuskiĝas ....
flugilaj formikoj sub
tegmentorando
jen foliaro ...
klorofilo akceptas
someran forton
No comments:
Post a Comment