2015-04-24

leontod-kampo ... hajko



bonan matenon ...
karesa lumo regas
plugej-surfacon


velkintaj branĉoj ...
grade verdoj aperas 
ĉiutaga ĝoj'


printempa tago ...
ĵus trovante abelon
neatendite


ĝis fin-rekt-vojo
super la solpaŝanto ...
ho! ruĝ-lunarko


leontod-kampo...
piedpilko forsonas
ĝoje plurfoje


ĉu ruĝe blankas,
ĉu blankete ruĝetas?
sed nun florado!



No comments:

Post a Comment