ja nova jaro ...
hajk-veka korvo grakas
ĉe varma fonto
vintra lunarko ...
linio da falstelo
silente kuras
vintra mateno ...
en foto de lilio
varmete veki
se foliumi
la novan kalendaron ...
jen nur blankaĵo
neordinare
la froste klara luno
ĉu profetaĵo?
No comments:
Post a Comment