distanca neĝo
estas nur sur la monto
bele kaj noble
la ĉielo kun
desegnaĵo kompleksa ...
vintra mateno
jen velka arbo ...
levas supren mil manojn
al la blua ĉielo
la frosta luno ...
jen spuro de herbaĉoj
ĉirkaŭ barilo
jam la silvestra ...
tamen la trafiklumoj
ankoraŭ vivas
No comments:
Post a Comment