semado kaj jam
la tago de ĝermado ...
tero ekridas
printempaj katoj
ĉasante kaj fuĝante
sunplena vojo
bela florbedo ...
ĉu florigiva avĉjo?
eble dank' al li
la avĉjo, kiu povas igi mortan arbon flori, aperas en la japana malnova fabelo.
la ruĝa luno ...
grade malaperante
nebula sonĝo
No comments:
Post a Comment