2016-06-30

junia pluvo ... hajko



arbara fundo ...
obskuro minacas al
nova verdajo


junia pluvo ...
jen fluoreska lumo
flagro sur flako


paseroj pepas ...
pluvo en lasta nokto
jam en forgeson


jen flug-formiko ...
senmove sub tegmento
tristaj okuloj


certe ugviso ...
nevideble nur kantas
el la zenito




No comments:

Post a Comment